Estimataj membroj, Kun ghojo ni sciigas vin, ke, lau propono de d-ino Katalin kováts, monde konata pedagogo kaj redaktoro de la pagharo edukado.net, Brazila Sekcio de ILEI de nun partnerighas kun tiu porinstruista retejo. Kiel unua praktika provo de tiu nova partnereco, ni konsultis d-inon Katalin pri la ebleco, ke la Sekcio regalu siajn membrojn per multobligado de la resuma broshuro "La Komuna Europa Referenckadro. Pri instruaj kaj taksaj metodoj por la akiro de modernaj lingvoj.", kies diplomatian kaj organizan laboron shi mem plenumis. La surprizo venis de la eldoninto mem, Universala Esperanto-Asocio (UEA), pere de sia Ghenerala Direktoro, s-ro Osmo Buller, kiu afable donacos la bezonatan kvanton de la kajeroj. Tio signifas, ke baldau chiu membro ricevos originalan ekzempleron de la menciita kajero. Per tiu kajero-donaco ni celas inviti enlandajn kursgvidantojn ekdebati la novajn lingvotestajn normojn proponatajn de la Konsilio de Europo, cetere akceptitajn de UEA/ILEI por ties ekzamensistemo. Ghis la papera versio de la referenckadra kajero ne atingas vin, vi povas viziti la retejon edukado.net (per musklako sur la ci-flanka kovrilbildo) por konatighi kun la kompleta traduko de la verko "La Komuna Europa Referenckadro por lingvoj: lernado, instruado, pritaksado", cetere jam mendebla che la libroservo de UEA (www.uea.org/katalogo). Tiu regalado ne eblus sen la kuraghiga interveno de d-ino Katalin che la Ghenerala Direktoro de UEA, s-ro Osmo Buller, al kiuj ambau ni estas kore dankemaj. Kun amikaj salutoj, La provizora teamo