la 15-an de aŭgusto 2008 grupo de esperantistoj el Lorena/SP, vetutis al la ĉefurbo San-Paŭlo por viziti la Muzeon de la Portugala Lingvo. Aliĝis al la grupo kelkaj esperantistoj el la ĉefurbo mem, kaj ĉiuj kune dum kelkaj horoj trairis la tutan ekspozicion. La portempa ekspozicio omaĝas la centjaran forpason de la brazila verkisto Machado de Assis.
Tial la grupo, nome de eldonejo Oportuno, kaptis la okazon transdoni al la prizorganto de la ekspozicio tri verkojn de tiu grava verkisto tradukitajn al Esperanto de Paulo Viana mem. Antaŭ ol viziti la ekspozicion, la grupo fotiĝis kun la esperanta flago kaj kaptis la okazon ankaŭ pliriĉigi sian vortostokon per precizigo kaj difinado de vortoj iel komunaj al la beletra universo de Machado de Assis.
Ĉiuj grupanoj kunportis hejmen broŝureton pri la omaĝato, krom lia esperantigita rakonto 'Kiel oni inventis almanakojn' - kiu taŭge ilustras la ironieman stilon de la aŭtoro. Antaŭ tagmanĝo en proksima, agrabla restoracio, la grupeto vizitis la apudan, antikvan, belarkitekturan trajnostacion “Luz”, kaj ankaŭ tie la grupo fotiĝis kun la verda flago.
La agrabla ekskurso estis iniciato de Lorena Esperanto-Klubo kadre de tiel nomataj “Subĉielaj Lecionoj”.
Laŭ raporto de Paulo Sérgio Viana, kiu ankaŭ fotis.
|